2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.
Hosea 7:2 Cross References - Esperanto
Numbers 32:23
23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
Deuteronomy 32:29
29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.
Job 20:11-29
11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.
12 Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango,
13 Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato:
14 Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li.
15 Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos.
16 Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.
17 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin.
19 CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
20 CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
21 Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra.
22 Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.
23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.
25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
26 Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
27 La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin.
28 Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero.
29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredajxo destinita por li de Dio.
Job 34:21
21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.
Psalms 9:16
16 Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.
Psalms 25:7
7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
Psalms 50:22
22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
Psalms 90:8
8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.
Proverbs 5:21-22
Isaiah 1:3
3 Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.
Isaiah 5:12
12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
Isaiah 26:16
16 Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis mallauxte, kiam Vi ilin punis.
Isaiah 44:19
19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?
Jeremiah 2:19
19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Jeremiah 4:18
18 Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.
Jeremiah 14:10
10 Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
Jeremiah 16:17
17 CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.
Jeremiah 32:19
19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;
Hosea 8:13
13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
Hosea 9:9
9 Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
Amos 8:7
7 La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn.
Luke 12:2
2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.
1 Corinthians 4:5
5 Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.
Hebrews 4:13
13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.