Isaiah 10:13 Cross References - Esperanto

13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

Deuteronomy 8:17

17 Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;

2 Kings 15:29

29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.

2 Kings 16:8

8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.

2 Kings 17:6

6 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.

2 Kings 17:24

24 Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, HXamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj de Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj eklogxis en gxiaj urboj.

2 Kings 18:11

11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;

2 Kings 18:15

15 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.

2 Kings 18:32

32 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.

2 Kings 19:22-24

22 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael! 23 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron. 24 Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.

1 Chronicles 5:26

26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

Isaiah 10:8

8 cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?

Isaiah 37:23-25

23 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael! 24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron. 25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.

Ezekiel 25:3

3 kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

Ezekiel 26:2

2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo-

Ezekiel 28:2-9

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio; 3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi; 4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon; 5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco: 6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio, 7 tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon. 8 En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj. 9 CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

Ezekiel 29:3

3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

Daniel 4:30

30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?

Hosea 13:15-16

15 Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj. 16 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

Amos 5:27-6:2

27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

Amos 6:13

13 Vi gxojas pro senvalorajxoj; vi diras:CXu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?

Habakkuk 1:16

16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.