Isaiah 24:7 Cross References - Esperanto

7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.

Isaiah 16:8

8 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.

Isaiah 16:10

10 Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.

Isaiah 32:9-13

9 Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn. 10 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj. 11 Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn. 12 Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj. 13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo.

Hosea 9:1-2

1 Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno. 2 Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.

Joel 1:10-12

10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj. 11 Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo. 12 Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.