Isaiah 43:9 Cross References - Esperanto

9 CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero!

Joshua 24:15-24

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18 Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj. 20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj. 23 Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. 24 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.

1 Kings 18:21-24

21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj. 23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos. 24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

1 Kings 18:36-39

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion. 37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

Psalms 49:1-2

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune.

Psalms 50:1

1 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

Isaiah 41:1

1 Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.

Isaiah 41:21-26

21 Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob. 22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos. 23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune. 24 Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi. 25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon. 26 Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn.

Isaiah 43:26

26 Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.

Isaiah 44:7-9

7 Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaux Mi cxion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos. 8 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas. 9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.

Isaiah 45:20-21

20 Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi. 21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

Isaiah 46:10

10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Isaiah 48:5-6

5 tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis. 6 Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

Isaiah 48:14

14 Kolektigxu vi cxiuj kaj auxskultu:kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la HXaldeoj.

Joel 3:11

11 Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.