9 Venu por mangxi, ho cxiuj bestoj kampaj, cxiuj bestoj arbaraj.
Isaiah 56:9 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 28:26
26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.
Isaiah 18:6
6 CXio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj logxos super gxi en somero, kaj cxiaj bestoj de la tero super gxi vintros.
Jeremiah 12:9
9 Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo, kiun cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektigxu, cxiuj bestoj de la kampo, venu, por formangxi gxin.
Ezekiel 29:5
5 Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.
Ezekiel 39:17
17 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.
Revelation 19:17-18
17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio;
18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.