Isaiah 64:9 Cross References - Esperanto

9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.

Psalms 6:1

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

Psalms 38:1

1 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

Psalms 74:1-2

1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

Psalms 79:5-9

5 GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro? 6 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon; 7 CXar ili formangxis Jakobon Kaj dezertigis lian logxejon. 8 Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis. 9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

Psalms 79:13

13 Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

Psalms 119:94

94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn.

Isaiah 43:25

25 Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.

Isaiah 57:17

17 Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.

Isaiah 60:10

10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

Isaiah 63:19

19 Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

Jeremiah 3:12

12 Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.

Jeremiah 10:24

24 Punu min, ho Eternulo, sed lauxjugxe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.

Lamentations 5:20

20 Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?

Micah 7:18-20

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Habakkuk 3:2

2 Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

Malachi 1:4

4 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.

2 Peter 2:17

17 Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita.

Revelation 20:10

10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.