Isaiah 66:3 Cross References - Esperanto

3 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

Leviticus 2:2

2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Deuteronomy 14:8

8 kaj la porkon, cxar gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi; ilian viandon ne mangxu, kaj ilian kadavron ne ektusxu.

Deuteronomy 23:18

18 Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.

Judges 5:8

8 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

Judges 10:14

14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

Proverbs 15:8

8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.

Proverbs 21:27

27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!

Isaiah 1:11-15

11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

Isaiah 57:17

17 Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.

Isaiah 65:3-4

3 al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj; 4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

Isaiah 65:12

12 vin Mi destinos por la glavo, kaj cxiuj vi genuos por la bucxo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne auxskultis, kaj vi faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

Isaiah 66:17

17 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

Amos 5:21-22

21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj. 22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.