Jeremiah 11:2 Cross References - Esperanto

2 Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem.

Exodus 19:5

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

2 Kings 11:17

17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la regxo kaj la popolo.

2 Kings 23:2-3

2 Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo. 3 Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aligxis al la interligo.

2 Chronicles 23:16

16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la regxo, ke ili estu popolo de la Eternulo.

2 Chronicles 29:10

10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.

2 Chronicles 34:31

31 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

Jeremiah 11:6

6 Kaj la Eternulo diris al mi:Proklamu cxiujn cxi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante:Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin.

Jeremiah 34:13-16

13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante: 14 En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon. 15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaux Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo; 16 sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.