7 Mi starigos kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron.
Jeremiah 22:7 Cross References - Esperanto
Isaiah 10:3-7
3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
4 por ne fleksigxi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.
7 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
Isaiah 10:33-34
Isaiah 13:3-5
3 Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.
4 Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.
5 Ili venis el lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.
Isaiah 27:10-11
10 CXar urbo fortikigita estos solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos gxiajn kreskajxojn.
11 Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.
Isaiah 37:24
24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
Isaiah 54:16-17
16 Jen Mi kreis la forgxiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaux kreis ekstermanton por detruado.
17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.
Jeremiah 4:6-7
Jeremiah 5:15
15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
Jeremiah 21:14
14 Kaj Mi punos vin laux la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.
Jeremiah 50:20-23
20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.
21 Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj, kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu cxion post ili, diras la Eternulo, kaj faru cxion tiel, kiel Mi ordonis al vi.
22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.
23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertigxis Babel inter la nacioj!
Ezekiel 9:1-7
1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:Alproksimigxu la punantoj de la urbo, kaj cxiu havu en sia mano sian pereigilon.
2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis apud la kupra altaro.
3 Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj.
4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.
5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.
7 Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.
Zechariah 11:1
1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn.
Matthew 22:7
7 Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.