Jeremiah 25:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj.

2 Chronicles 36:21-22

21 por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj. 22 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:

Isaiah 23:15-17

15 En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malcxastistino: 16 Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin. 17 Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la tero.

Jeremiah 4:27

27 CXar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.

Jeremiah 12:11-12

11 Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio. 12 Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata.

Jeremiah 25:12

12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.

Daniel 9:2

2 en la unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.

Zechariah 1:12

12 Tiam ekparolis la angxelo de la Eternulo kaj diris:Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?

Zechariah 7:5

5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.