19 CXu mortigis lin HXizkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj.
Jeremiah 26:19 Cross References - Esperanto
Exodus 32:14
14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.
Numbers 16:38
38 la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.
Numbers 35:33-34
33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.
34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.
2 Samuel 24:16
16 Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
2 Chronicles 29:6-11
6 CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.
7 Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
2 Chronicles 32:20
20 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.
2 Chronicles 32:25-26
25 HXizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontraux li kaj kontraux Judujo kaj Jerusalem.
26 Sed HXizkija humiligxis pri la fierigxo de sia koro, li kaj la logxantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de HXizkija.
2 Chronicles 34:21
21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.
Isaiah 26:21
21 CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
Isaiah 37:1
1 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
Isaiah 37:4
4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
Isaiah 37:15-20
15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, dirante:
16 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;
17 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
18 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis cxiujn regnojn kaj ilian teron,
19 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin.
20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
Jeremiah 26:3
3 Eble ili auxskultos kaj returnos sin cxiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj.
Jeremiah 26:15
15 Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi sxargxos per senkulpa sango vin kaj cxi tiun urbon kaj gxiajn logxantojn; cxar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn cxiujn tiujn vortojn.
Jeremiah 44:7
7 Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermigxu cxe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj sucxinfanoj en Judujo, por ke nenio restu cxe vi?
Lamentations 4:13-14
Habakkuk 2:10
10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.
Matthew 23:35
35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
Matthew 27:24-25
Luke 3:19-20
Acts 5:39
39 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.
Revelation 6:9-10
9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?
Revelation 16:6
6 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.
Revelation 18:20-24
20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.
21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.
22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;
23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.
24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.