Jeremiah 31:4 Cross References - Esperanto

4 Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.

Exodus 15:20-21

20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante. 21 Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

Judges 11:34

34 Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.

1 Samuel 18:6-7

6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj. 7 Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.

2 Kings 19:21

21 Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

Psalms 51:18

18 Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;

Psalms 69:35

35 CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos.

Psalms 149:3

3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Psalms 150:3-6

3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

Isaiah 37:22

22 jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

Jeremiah 1:10

10 Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.

Jeremiah 14:17

17 Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.

Jeremiah 18:13

13 Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, cxu iu auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de Izrael.

Jeremiah 30:18-19

18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo. 19 Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos.

Jeremiah 31:13

13 Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

Jeremiah 31:21

21 Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.

Jeremiah 33:7

7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe.

Lamentations 1:15

15 La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

Lamentations 2:13

13 Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?

Amos 5:2

2 Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

Amos 9:11

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,

Luke 15:23

23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;

Acts 15:16

16 Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitajxojn, Kaj Mi rekonstruos gxin;

Ephesians 2:20-22

20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem; 21 en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo; 22 en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

Revelation 19:1-8

1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; 2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano. 3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne. 4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja! 5 Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. 6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas. 7 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis. 8 Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.

Revelation 21:10-27

10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, 11 havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca; 12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj; 13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj. 14 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido. 15 Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron. 16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj. 17 Kaj li mezuris gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio estas, de angxelo. 18 Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro. 19 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; 20 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto. 21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro. 22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido. 24 Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron. 25 Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie); 26 kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj; 27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.