Jeremiah 40:3 Cross References - Esperanto

3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero.

Deuteronomy 29:25

25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,

Nehemiah 9:28

28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

Nehemiah 9:33

33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

Jeremiah 50:7

7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

Daniel 9:11-12

11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li. 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.

Romans 2:5

5 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

Romans 3:19

19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.