11 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin por malfelicxo kaj por ekstermi la tutan Judujon.
Jeremiah 44:11 Cross References - Esperanto
Leviticus 17:10
10 Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.
Leviticus 20:5-6
5 tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj kontraux lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj cxiujn, kiuj malcxastos, imitante lin en la malcxastado por Molehx, el inter ilia popolo.
6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.
Leviticus 26:17
17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
Psalms 34:16
16 La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
Jeremiah 21:10
10 CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.
Ezekiel 14:7-8
7 CXar se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiu logxas cxe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaux sia vizagxo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;
8 Mi direktos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 15:7
7 Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin.
Amos 9:4
4 Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.