Job 17 Cross References - Esperanto

1 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi. 2 Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo. 3 Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi? 4 CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon. 5 Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos. 6 Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon. 7 Mia okulo mallumigxis de cxagreno, Kaj cxiuj miaj membroj farigxis kiel ombro. 8 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo. 9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos. 10 Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon. 11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro. 12 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo. 13 Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. 14 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino. 15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon? 16 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

Job 6:11

11 Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

Job 17:13-14

13 Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. 14 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

Job 19:17

17 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.

Job 42:16

16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio.

Psalms 88:3-5

3 CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon. 4 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

Isaiah 38:10-14

10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; 11 Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo; 12 Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 13 Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!

Isaiah 57:16

16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

1 Samuel 1:6-7

6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron. 7 Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis.

Job 12:4

4 Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

Job 13:9

9 CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?

Job 16:20

20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,

Job 21:3

3 Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.

Psalms 25:13

13 Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

Psalms 35:14-16

14 Mi kondutis, kvazaux ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malgxojis. 15 Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis. 16 Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn.

Psalms 91:1

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Matthew 27:39-44

39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris: 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio. 44 Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

Genesis 43:9

9 Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo, tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo.

Genesis 44:32

32 CXar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaux mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaux mia patro por cxiam.

Job 9:33

33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

Psalms 119:122

122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.

Proverbs 6:11

11 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

Proverbs 11:15

15 Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster dangxero.

Proverbs 17:18

18 Homo malsagxa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.

Proverbs 20:16

16 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.

Proverbs 22:26

26 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por sxuldoj.

Isaiah 38:14

14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!

Hebrews 7:22

22 Jesuo farigxis garantiulo de des pli bona interligo.

2 Samuel 15:31

31 Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.

2 Samuel 17:14

14 Tiam diris Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj:La konsilo de HXusxaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu malfelicxon sur Absxalomon.

2 Chronicles 25:16

16 Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

Isaiah 19:14

14 La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante.

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

Matthew 13:11

11 Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.

Romans 11:8

8 kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.

1 Corinthians 1:20

20 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?

Exodus 20:5

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

Deuteronomy 28:65

65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

1 Kings 11:12

12 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros.

Job 11:20

20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

Job 32:21-22

21 Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo; 22 CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

Psalms 12:2-3

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,

Proverbs 20:19

19 Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.

Proverbs 29:5

5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaux liaj piedoj.

Lamentations 4:17

17 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

1 Thessalonians 2:5

5 CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),

Genesis 31:27

27 Kial vi forkuris sekrete kaj kasxe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.

1 Kings 9:7

7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

Job 30:9

9 Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado.

Psalms 44:14

14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

Isaiah 5:12

12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

Job 16:8

8 Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.

Job 16:16

16 Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;

Psalms 6:7

7 Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

Psalms 31:9-10

9 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo. 10 CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis.

Psalms 109:23

23 Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.

Ecclesiastes 6:12

12 CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

Lamentations 5:17

17 Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

Job 22:19

19 La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin:

Job 34:30

30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

Psalms 73:12-15

12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon! 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn, 14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene! 15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

Ecclesiastes 5:8

8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

Habakkuk 1:13

13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?

Acts 13:46

46 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

Romans 11:33

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Genesis 20:5

5 Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.

Job 22:30

30 Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

Psalms 24:4

4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.

Psalms 26:6

6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

Psalms 73:13

13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

Psalms 84:7

7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.

Psalms 84:11

11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

Proverbs 4:18

18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

Proverbs 14:16

16 Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema.

Isaiah 1:15-16

15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango. 16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.

Isaiah 35:8-10

8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros. 9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj. 10 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Isaiah 40:29-31

29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Mark 7:2

2 kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj discxiploj mangxas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

1 Peter 1:5

5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.

1 John 2:19

19 De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.

Job 6:29

29 Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

Job 12:2

2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

Job 15:9

9 Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?

Job 17:4

4 CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.

Job 32:9

9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,

Job 42:7

7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

Malachi 3:18

18 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.

1 Corinthians 6:5

5 Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,

Job 7:6

6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

Job 9:25-26

25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon; 26 Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo.

Proverbs 16:9

9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.

Proverbs 19:21

21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.

Ecclesiastes 9:10

10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

Isaiah 8:10

10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 38:10

10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;

Lamentations 3:37

37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?

Romans 1:13

13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.

2 Corinthians 1:15-17

15 Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon, 16 kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo. 17 Kiam mi do tiel intencis, cxu mi elmontris kapricemon? aux kion mi celas, cxu mi tion celas lauxkarne, tiel ke estu cxe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?

James 4:13-15

13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; 14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas. 15 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.

Deuteronomy 28:67

67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.

Job 7:3-4

3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi. 4 Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

Job 7:13-14

13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon, 14 Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;

Job 24:14-16

14 Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto. 15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon. 16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.

Job 3:13

13 Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,

Job 10:21-22

21 Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro, 22 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.

Job 14:14

14 Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

Job 17:1

1 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

Job 30:23

23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

Psalms 27:14

14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Psalms 139:8

8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas.

Isaiah 57:2

2 Kiu iras gxustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kusxejo.

Lamentations 3:25-26

25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin. 26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

Job 13:28

28 Dum mi ja disfalas kiel putrajxo, Kiel vesto dismangxita de tineoj.

Job 19:26

26 Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

Job 21:26

26 Sed ambaux kune ili kusxas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.

Job 21:32-33

32 Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altajxeto estas starigataj gardistoj. 33 Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li.

Job 24:20

20 Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

Job 30:30

30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

Psalms 16:10

10 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Psalms 49:9

9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.

Isaiah 14:11

11 en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

Acts 2:27-31

27 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi. 29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros.

Acts 13:34-37

34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkorajxojn de David. 35 CXar li ankaux diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.

1 Corinthians 15:42

42 Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco;

1 Corinthians 15:53-54

53 CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon. 54 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

Job 4:6

6 CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

Job 13:15

15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.

Job 19:10

10 Li disbatis min cxirkauxe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elsxiris kiel arbon.

Job 3:17-19

17 Tie la malpiuloj cxesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumigxis. 18 Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne auxdas la vocxon de premanto. 19 Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.

Job 18:13-14

13 Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto. 14 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.

Job 33:18-28

18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon. 19 Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj. 20 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo. 21 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj. 22 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo. 23 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon, 24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon. 25 Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco. 26 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco. 27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi; 28 Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

Psalms 88:4-8

4 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. 6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon. 7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela. 8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.

Psalms 143:7

7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.

Isaiah 38:17-18

17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn. 18 CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.

Ezekiel 37:11

11 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekigxis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.

Jonah 2:6

6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.

2 Corinthians 1:9

9 ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.