1 Ijob respondis kaj diris:
2 Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.
3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.
5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;
7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.
8 Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas;
9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
10 Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
11 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.
12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.
13 Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
15 Tial mi tremas antaux Lia vizagxo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
16 Dio senkuragxigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
17 CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo, Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.
Job 23 Cross References - Esperanto
Job 6:2-3
Job 7:11
11 Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.
Job 10:1
1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.
Job 11:6
6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.
Psalms 32:4
4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.
Psalms 77:2-9
2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.
3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.
4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.
6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
7 CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros?
8 CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj?
9 CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
Lamentations 3:19-20
Job 13:3
3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.
Job 16:21
21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
Job 31:35-37
Job 40:1-5
1 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
2 CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.
3 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon.
5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
Isaiah 26:8
8 Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.
Isaiah 55:6-7
Jeremiah 14:7
7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.
2 Corinthians 5:19-20
Hebrews 4:6
6 CXar restas do por iuj veni en gxin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,
Genesis 18:25-32
25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.
26 Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
27 Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;
28 eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.
29 Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.
30 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.
31 Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.
32 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.
Genesis 32:12
12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
Exodus 32:12-13
12 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo.
13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.
Numbers 14:13-19
13 Sed Moseo diris al la Eternulo:Auxdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis cxi tiun popolon per Via forto,
14 kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;
15 se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus:
16 CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.
17 Nun montrigxu do granda la forto de mia Sinjoro, laux la parolo, kiun Vi diris:
18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.
19 Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de Egiptujo gxis nun.
Joshua 7:8-9
Job 13:18
18 Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava.
Job 37:19
19 Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.
Psalms 25:11
11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.
Psalms 43:1
1 Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
Isaiah 43:26
26 Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.
Daniel 9:18-19
18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.
19 Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
Job 10:2
2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.
Job 13:22-23
Job 42:2-6
2 Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
3 Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
4 Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
5 Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
6 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
1 Corinthians 4:3-4
Job 9:4
4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?
Job 9:19
19 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?
Job 9:33-34
Job 13:21
21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
Psalms 138:3
3 En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.
Isaiah 27:4
4 CXu Mi ne havas koleron? cxu iu elmetus batale kontraux Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpasxus kontraux ilin, kaj cxiujn kune forbruligus.
Isaiah 27:8
8 Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.
Ezekiel 20:33
33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero Mi regxos super vi;
Ezekiel 20:35
35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo.
2 Corinthians 12:9-10
9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.
10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.
Job 9:15
15 Ecx se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian jugxanton.
Isaiah 1:18
18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.
Jeremiah 3:5
5 cxu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por cxiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontrauxstaras.
Jeremiah 12:1
1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?
Romans 3:19-22
19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;
20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.
21 Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj;
22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;
Romans 8:1
1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Romans 8:33-34
Job 9:11
11 Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.
Job 35:14
14 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.
Psalms 10:1
1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?
Psalms 13:1-3
1 Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?
2 GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3 Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
Isaiah 45:15
15 Vere Vi estas Dio Sin kasxanta, Dio de Izrael, Savanto.
1 Timothy 6:16
16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.
Psalms 89:46
46 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
Isaiah 8:17
17 Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kasxis Sian vizagxon antaux la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.
Genesis 18:19
19 CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
Deuteronomy 8:2
2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.
2 Kings 20:3
3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
Job 1:11-12
Job 2:5-6
Job 42:5-8
5 Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
6 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.
8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.
Psalms 1:6
6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Psalms 17:3
3 Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.
Psalms 66:10
10 CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.
Psalms 139:1-3
Proverbs 17:3
3 Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
Zechariah 13:9
9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.
Malachi 3:2-3
2 Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? CXar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.
3 Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.
John 21:17
17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.
2 Timothy 2:19
19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
Hebrews 11:17
17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
James 1:2-4
James 1:12
12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
1 Peter 1:7
7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;
1 Samuel 12:2-5
2 Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.
3 Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.
Job 17:9
9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.
Psalms 17:5
5 Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.
Psalms 18:20-24
20 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.
22 CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj.
Psalms 36:3
3 La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
Psalms 44:18
18 Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.
Psalms 125:5
5 Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!
Zephaniah 1:6
6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.
Luke 8:13-15
13 Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.
14 Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.
15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.
Acts 20:18-19
Acts 20:33-34
Romans 2:7
7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;
2 Corinthians 1:12
12 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.
1 Thessalonians 2:10
10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;
2 Peter 2:20-22
20 CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua.
21 CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.
22 Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.
Job 6:10
10 Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.
Job 22:22
22 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
Psalms 19:9-10
Psalms 119:11
11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.
Psalms 119:103
103 Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo!
Psalms 119:127
127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron.
Jeremiah 15:16
16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
Luke 12:42
42 Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?
Luke 12:46
46 la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.
John 4:32
32 Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias.
John 4:34
34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
John 6:66-69
John 8:31
31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj;
Acts 14:22
22 firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.
Hebrews 10:38-39
1 Peter 2:2
2 kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,
1 John 2:19
19 De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.
Numbers 23:19-20
Job 9:12-13
Job 11:10
10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?
Job 12:14
14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.
Job 34:29
29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
Psalms 115:3
3 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.
Psalms 135:6
6 CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj.
Proverbs 19:21
21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
Ecclesiastes 1:15
15 Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
Ecclesiastes 3:14
14 Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
Isaiah 14:24-27
24 JXuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;
25 frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu deprenita de sur iliaj sxultroj.
26 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn.
27 CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?
Isaiah 46:10
10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.
Daniel 4:35
35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?
Romans 9:19
19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?
Ephesians 1:9-11
9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,
10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;
11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;
James 1:17
17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.
Job 7:3
3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
Psalms 77:19
19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.
Psalms 97:2
2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
Isaiah 40:27-28
Micah 6:9
9 La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin destinis.
Romans 11:33
33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
1 Thessalonians 3:3
3 por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto.
1 Thessalonians 5:9
9 CXar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
1 Peter 2:8
8 kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.
Job 10:15
15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.
Job 23:3
3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
Job 31:23
23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.
Psalms 77:3
3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.
Psalms 119:120
120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.
Habakkuk 3:16
16 Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.
Deuteronomy 20:3
3 kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili;
Ruth 1:20
20 Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;
Job 27:2
2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
Psalms 22:14
14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.
Psalms 88:16
16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
Isaiah 6:5
5 Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
Isaiah 57:16
16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
Jeremiah 51:46
46 por ke via koro ne senkuragxigxu kaj vi ne ektimu, kiam oni auxdos la famon en la lando; cxar venos famo en unu jaro, kaj post gxi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraux alia reganto.
Joel 1:15
15 Ho ve, kia tago! CXar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.
2 Kings 22:20
20 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.
Job 6:9
9 Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
Job 15:22
22 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.
Job 18:6
6 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.
Job 18:18
18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.
Job 19:8
8 Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.
Job 22:11
11 Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?
Isaiah 57:1
1 La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.