15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.
Job 34:15 Cross References - Esperanto
Genesis 3:19
19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.
Job 9:22
22 CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.
Job 10:9
9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
Job 30:23
23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.
Psalms 90:3-10
3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.
4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo:
6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas.
7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.
8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.
9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.
Ecclesiastes 12:7
7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.
Isaiah 27:4
4 CXu Mi ne havas koleron? cxu iu elmetus batale kontraux Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpasxus kontraux ilin, kaj cxiujn kune forbruligus.
Isaiah 57:16
16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.