John 1:1 Cross References - Esperanto

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.

Genesis 1:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Psalms 45:6

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Proverbs 8:22-31

22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve. 23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. 25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. 27 Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo, 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, 29 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: 30 Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe. 31 Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia gxojo estas inter la homidoj.

Isaiah 7:14

14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

Isaiah 9:6

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

Isaiah 40:9-11

9 Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio! 10 Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li. 11 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

John 1:2

2 Tiu estis en la komenco kun Dio.

John 1:14

14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

John 1:18

18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

John 10:30-33

30 Mi kaj la Patro estas unu. 31 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min? 33 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

John 16:28

28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

John 17:5

5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

John 20:28

28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.

Romans 9:5

5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

Ephesians 3:9

9 kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;

Philippians 2:6

6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio

Colossians 1:17

17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

1 Timothy 3:16

16 Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

Titus 2:13

13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

Hebrews 1:8-13

8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn. 10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos. 13 Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

Hebrews 7:3

3 senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por cxiam.

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

2 Peter 1:1

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

1 John 1:1-2

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo 2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);

1 John 5:7

7 Kaj la Spirito estas la atestanto, cxar la Spirito estas la vero.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Revelation 1:2

2 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis.

Revelation 1:8

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Revelation 1:11

11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Revelation 1:17

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,

Revelation 2:8

8 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:

Revelation 3:14

14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

Revelation 19:13

13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio.

Revelation 21:6

6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Revelation 22:13

13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.