John 20:20 Cross References - Esperanto

20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron.

Isaiah 25:8-9

8 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris. 9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

Matthew 28:8

8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.

Luke 24:39-41

39 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. 40 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. 41 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?

John 16:20

20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.

John 16:22

22 Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

John 19:34

34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.

John 20:27

27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.

1 John 1:1

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.