44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.
John 8:44 Cross References - Esperanto
Genesis 3:3-7
3 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.
4 Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;
5 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.
7 Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn.
Genesis 3:15
15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.
Genesis 4:8-9
1 Kings 22:22
22 Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
1 Chronicles 21:1
1 Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
2 Chronicles 18:20-22
20 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?
21 Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
22 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
Job 1:11
11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
Job 2:4-6
4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
5 Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
6 La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
Matthew 13:38
38 kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;
John 6:70
70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?
John 8:38
38 Mi parolas tion, kion mi vidis cxe mia Patro; kaj vi ankaux faras tion, kion vi vidis cxe via patro.
John 8:41
41 Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion.
Acts 5:3
3 Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?
Acts 13:10
10 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
2 Corinthians 11:3
3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.
2 Corinthians 11:13-15
13 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.
14 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.
15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.
2 Thessalonians 2:9-11
9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj,
10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.
11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;
James 4:1-7
1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?
2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas.
3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.
5 Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme?
6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
1 Peter 5:8
8 Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;
2 Peter 2:4
4 CXar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la jugxo;
1 John 2:4
4 Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;
1 John 3:8-10
8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo.
9 CXiu, kiu naskigxis de Dio, ne faras pekon, cxar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, cxar li naskigxis de Dio.
10 Jen kiel evidentigxas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:cxiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.
1 John 3:12
12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? CXar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.
1 John 3:15
15 CXiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.
Jude 1:6
6 Kaj angxelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran logxejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj cxiamaj gxis la jugxo en la granda tago.
Revelation 2:10
10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
Revelation 9:11
11 Ili havis super si regxon, la angxelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
Revelation 12:9
9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.
Revelation 13:6-8
6 Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la logxantojn de la cxielo.
7 Kaj estis donite al gxi fari militon kontraux la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al gxi auxtoritato sur cxiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.
8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.
Revelation 13:14
14 Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.
Revelation 20:2-3
2 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,
3 kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.
Revelation 20:7-10
7 Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,
8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.
9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.
10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne.
Revelation 21:8
8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
Revelation 22:15
15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.