16 Kaj la limo mallevigxas al la fino de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-Rogel.
Joshua 18:16 Cross References - Esperanto
Joshua 15:7-8
7 Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.
8 Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.
Joshua 15:63
63 Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.
Joshua 18:28
28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.
Judges 1:8
8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
Judges 1:21
21 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.
Judges 19:10
10 Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino.
2 Samuel 17:17
17 Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.
1 Kings 1:9
9 Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.
2 Kings 23:10
10 Kaj li malpurigis ankaux Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aux sian filinon tra fajro al Molehx.
1 Chronicles 14:9
9 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
2 Chronicles 28:3
3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj;
2 Chronicles 33:6
6 Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
Isaiah 30:33
33 CXar delonge estas preparita la bruligejo; gxi estas preta ankaux por la regxo, profundigita, vastigita; gxia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos gxin kiel torenton da sulfuro.
Jeremiah 7:31-32
31 Ili arangxis altajxojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.
32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, cxar mankos alia loko.
Jeremiah 19:2
2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaux la Pordego de Argilajxoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.
Jeremiah 19:6
6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.
Jeremiah 19:11
11 kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiele Mi disrompos cxi tiun popolon kaj cxi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke gxi ne povas esti tutajxigita; kaj oni enterigos en Tofet, cxar ne ekzistos alia loko por enterigado.
Jeremiah 32:35
35 Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindajxon, por pekigi Judujon.