27 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
Joshua 24:27 Cross References - Esperanto
Genesis 31:44-52
44 Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi estu atesto inter mi kaj vi.
45 Tiam Jakob prenis sxtonon kaj starigis gxin kiel memorsignon.
46 Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu sxtonojn. Kaj ili prenis sxtonojn kaj faris monteton; kaj ili mangxis tie sur la monteto.
47 Kaj Laban donis al gxi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al gxi la nomon Galeed.
48 Laban diris: CXi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial gxi ricevis la nomon Galeed;
49 ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.
50 Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.
51 Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;
52 atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.
Deuteronomy 4:26
26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.
Deuteronomy 30:19
19 Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
Deuteronomy 31:19
19 Kaj nun skribu al vi cxi tiun kanton, kaj instruu gxin al la Izraelidoj; metu gxin en ilian busxon, por ke cxi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
Deuteronomy 31:21
21 Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne estos forgesita el la busxo de ilia idaro. CXar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris.
Deuteronomy 31:26
26 Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi;
Deuteronomy 32:1
1 Atentu, cxielo, kaj mi parolos; Kaj auxdu la tero la vortojn de mia busxo.
Joshua 22:27-28
27 sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.
28 Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
Joshua 22:34
34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke gxi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.
1 Samuel 7:12
12 Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter Micpa kaj SXen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:GXis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.
Job 31:23
23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.
Proverbs 30:9
9 CXar alie mi eble trosatigxus kaj neus, kaj dirus:Kiu estas la Eternulo? Aux eble mi malricxigxus kaj sxtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
Isaiah 1:2
2 Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.
Habakkuk 2:11
11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.
Matthew 10:33
33 Sed kiu malkonfesos min antaux homoj, tiun mi ankaux malkonfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.
Luke 19:40
40 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.
2 Timothy 2:12-13
Titus 1:16
16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.
Revelation 3:8
8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.