10 Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.
Judges 14:10 Cross References - Esperanto
Genesis 29:22
22 Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
Esther 1:7-22
7 La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.
8 La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu.
9 Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.
10 En la sepa tago, kiam la koro de la regxo gajigxis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, HXarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep euxnukoj, kiuj servadis antaux la regxo Ahxasxverosx,
11 ke ili alkonduku la regxinon Vasxti al la regxo en la regxina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj sxian belecon; cxar sxi estis bela.
12 Sed la regxino Vasxti ne volis veni laux la ordono, kiun la regxo donis per la euxnukoj. Tiam la regxo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.
13 Kaj la regxo diris al la sagxuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (cxar la aferoj de la regxo estis ordinare farataj post konsiligxo kun cxiuj konantoj de legxo kaj juro;
14 kaj la plej proksimaj al li estis:Karsxena, SXetar, Admata, Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):
15 Kiel oni laux la legxo devas agi kun la regxino Vasxti pro tio, ke sxi ne plenumis la ordonon de la regxo Ahxasxverosx, donitan per la euxnukoj?
16 Tiam diris Memuhxan antaux la regxo kaj la princoj:La regxino Vasxti estas kulpa, ne sole kontraux la regxo, sed kontraux cxiuj princoj, kaj kontraux cxiuj popoloj, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx;
17 cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj sxi ne iris.
18 Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj auxdis pri la ago de la regxino, parolos tiel same al cxiuj princoj de la regxo; kaj estos suficxe da malhonoro kaj da cxagreno.
19 Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.
20 Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.
21 La parolo placxis al la regxo kaj al la princoj, kaj la regxo agis konforme al la parolo de Memuhxan.
22 Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.
Ecclesiastes 10:19
19 Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.
Matthew 22:2-4
2 La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo,
3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.
4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.
John 2:9
9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon,
Revelation 19:9
9 Kaj li diris al mi:Skribu:Felicxaj estas la invititaj al la edzigxa festeno de la SXafido. Kaj li diris al mi:Tio estas la veraj vortoj de Dio.