Judges 9:6 Cross References - Esperanto

6 Kaj kolektigxis cxiuj logxantoj de SXehxem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimelehxon regxo, cxe la kverko, kiu staras en SXehxem.

Joshua 24:26

26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.

2 Samuel 5:9

9 Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

1 Kings 12:1

1 Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.

1 Kings 12:20

20 Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

1 Kings 12:25

25 Kaj Jerobeam prikonstruis SXehxemon sur la monto de Efraim kaj eklogxis en gxi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.

2 Kings 12:20

20 Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.