16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.
Leviticus 19:16 Cross References - Esperanto
Exodus 20:16
16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.
Exodus 23:1
1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
Exodus 23:7
7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.
1 Kings 21:10-13
10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.
11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.
12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo.
13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.
Psalms 15:3
3 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne jxetas malhonoron sur sian proksimulon;
Proverbs 11:13
13 Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
Proverbs 20:19
19 Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.
Jeremiah 6:28
28 CXiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; cxiuj ili estas degenerintoj.
Jeremiah 9:4
4 Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.
Ezekiel 22:9
9 Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.
Matthew 26:60-61
Matthew 27:4
4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.
Acts 6:11-13
11 Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni auxdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio.
12 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
13 kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris:CXi tiu homo ne cxesas paroli vortojn kontraux cxi tiu sankta loko kaj la legxo;
Acts 24:4-9
4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco.
5 CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;
6 li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.
7 Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.
9 Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.
1 Timothy 3:11
11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.
2 Timothy 3:3
3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
Titus 2:3
3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;
1 Peter 2:1
1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,