Leviticus 22 Cross References - Esperanto

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi:Mi estas la Eternulo. 3 Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo. 4 Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux kiu havas elfluon de semo; 5 aux kiu ektusxis ian rampajxon, per kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia lia malpurajxo; 6 tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos lavinta sian korpon per akvo. 7 Post la subiro de la suno li farigxos pura, kaj tiam li povas mangxi la sanktajxojn, cxar tio estas lia mangxajxo. 8 Kadavrajxon kaj ion, kion dissxiris bestoj, li ne mangxu, por ke li ne malpurigxu per tio:Mi estas la Eternulo. 9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas. 10 Kaj neniu laiko mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne mangxu sanktajxon. 11 Se pastro acxetis homon per sia mono, tiu povas mangxi tion; kaj tiuj, kiuj naskigxis en lia domo, povas mangxi lian panon. 12 Se filino de pastro edzinigxis kun viro laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj. 13 Sed se filino de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas gxin mangxi. 14 Se iu mangxis sanktajxon per eraro, li aldonu al gxi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktajxon. 15 Ili ne malhonoru la sanktajxojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo. 16 Kaj ili ne sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas. 17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael aux el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, cxu gxi estas promesitajxo aux cxu gxi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon, 19 tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el kaproj. 20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon. 21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi. 22 Beston blindan aux difektitan aux kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23 Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon. 24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon. 26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Kiam naskigxos bovido aux sxafido aux kaprido, tiam gxi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue gxi povas akiri placxon kiel fajrofero al la Eternulo. 28 Sed nek bovon, nek sxafon bucxu kun gxia ido en unu tago. 29 Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi placxon. 30 En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom el gxi gxis la mateno:Mi estas la Eternulo. 31 Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo. 32 Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin, 33 kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.

Exodus 13:12

12 tiam transdonadu cxiun utermalferminton al la Eternulo, kaj cxiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.

Exodus 28:38

38 GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.

Leviticus 15:31

31 Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu estas inter ili.

Leviticus 18:21

21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 19:12

12 Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 20:3

3 Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.

Leviticus 21:6

6 Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

Leviticus 22:3-6

3 Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo. 4 Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux kiu havas elfluon de semo; 5 aux kiu ektusxis ian rampajxon, per kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia lia malpurajxo; 6 tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos lavinta sian korpon per akvo.

Leviticus 22:32

32 Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin,

Numbers 6:3-8

3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi. 4 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo. 5 Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo. 6 Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo. 7 Ne cxe sia patro, nek cxe sia patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo. 8 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.

Numbers 18:32

32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.

Deuteronomy 15:19

19 CXiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via sxafo.

Exodus 33:14-15

14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon. 15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.

Leviticus 7:20-21

20 Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo. 21 Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

Numbers 19:13

13 CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li.

Psalms 16:11

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 51:11

11 Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

Matthew 25:41

41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

2 Thessalonians 1:9

9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

Leviticus 2:3

3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

Leviticus 2:10

10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.

Leviticus 6:25-29

25 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas. 26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno. 27 CXiu, kiu ektusxos gxian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per gxia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko. 28 Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo. 29 CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; gxi estas plejsanktajxo.

Leviticus 11:24-28

24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero; 25 kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero: 26 cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura. 27 Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero. 28 Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi.

Leviticus 11:39

39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

Leviticus 13:2-3

2 Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj. 3 Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.

Leviticus 13:44-46

44 tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektajxo. 45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura! 46 La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.

Leviticus 14:1-32

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro; 3 kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo, 4 tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon. 5 Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo. 6 Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo. 7 Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon. 8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj. 9 En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura. 10 Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log�on da oleo. 11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj la pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel kulpoferon kune kun la log�o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo. 13 Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo. 14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 15 Kaj la pastro prenos iom el la log�o da oleo kaj versxos sur sian maldekstran manplaton. 16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaux la Eternulo. 17 Kaj el la restajxo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero. 18 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo. 19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li bucxos la bruloferon. 20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura. 21 Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log�on da oleo; 22 kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero. 23 Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon. 24 Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log�on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo. 25 Kaj li bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 26 Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran manplaton. 27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux la Eternulo. 28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero. 29 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaux la Eternulo. 30 Kaj li faros el unu el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato, 31 kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo. 32 Tio estas la legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne estas suficxe bonstata dum sia purigxado.

Leviticus 15:2-3

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:CXiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo. 3 Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo:kiam fluas el lia korpo lia elfluo aux kiam sxtopigxis lia korpo per lia elfluo, gxi estas lia malpureco.

Leviticus 15:13-16

13 Kaj kiam la elfluulo purigxos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia purigxo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura. 14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj li venu antaux la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro. 15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo koncerne lian elfluon. 16 Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero.

Leviticus 21:1

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

Leviticus 21:22

22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.

Numbers 18:9

9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.

Numbers 18:19

19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

Numbers 19:11-16

11 Kiu ektusxis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; 12 li senpekigos sin per gxi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li farigxos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne farigxos pura. 13 CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li. 14 Jen estas la legxo:se homo mortis en tendo, tiam cxiu, kiu venas en la tendon, kaj cxio, kio trovigxas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj. 15 Kaj cxiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun sxnureto, estas malpura. 16 Kaj cxiu, kiu ektusxis sur kampo glavmortigiton aux mortinton aux oston de homo aux tombon, estos malpura dum sep tagoj.

Leviticus 11:43-44

43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj. 44 CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.

Leviticus 15:7

7 Kaj kiu ektusxos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

Leviticus 15:19

19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el sxia korpo, tiam sxi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj cxiu, kiu sxin ektusxos, estos malpura gxis la vespero.

Leviticus 11:24-25

24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero; 25 kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:

Leviticus 15:5

5 Kaj se iu ektusxos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

Leviticus 16:24-28

24 Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon. 25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro. 26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron. 27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon. 28 Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

Numbers 19:7-10

7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura gxis la vespero. 8 Kaj tiu, kiu gxin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura gxis la vespero. 9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka. 10 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura gxis la vespero. Tio estos legxo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili.

Haggai 2:13

13 HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos.

1 Corinthians 6:11

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Hebrews 10:22

22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

Numbers 18:11-19

11 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi. 12 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi. 13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi. 14 CXio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi. 15 CXiu utermalferminto el cxiuj vivaj estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elacxeton. 16 Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj. 17 Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton:ili estas sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi. 19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

Deuteronomy 18:3-4

3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbucxantoj de bovo aux sxafo:oni donu al la pastro la sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon; 4 la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.

1 Corinthians 9:4

4 CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki?

1 Corinthians 9:13-14

13 CXu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.

Exodus 22:31

31 Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, dissxiritan sur la kampo, ne mangxu; al hundo jxetu gxin.

Leviticus 7:24

24 La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.

Leviticus 11:39-40

39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero. 40 Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.

Leviticus 17:15

15 Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura.

Deuteronomy 14:21

21 Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas vendi al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

Ezekiel 44:31

31 CXian kadavrajxon aux dissxiritajxon el la birdoj aux el la brutoj la pastroj ne mangxu.

Exodus 28:43

43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.

Leviticus 10:1-2

1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. 2 Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.

Leviticus 16:2

2 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

Leviticus 22:16

16 Kaj ili ne sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

Numbers 18:22

22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.

Exodus 29:33

33 Kaj ili tion mangxu, cxar per tio ili purigxis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne mangxu, cxar tio estas sankta.

1 Samuel 21:6

6 Tiam la pastro donis al li la sanktajxon, cxar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaux la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.

Matthew 12:4

4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

Genesis 17:13

13 Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.

Exodus 12:44

44 Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.

Numbers 18:11-13

11 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi. 12 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi. 13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

Leviticus 21:3

3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.

Isaiah 40:13

13 Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?

Genesis 38:11

11 Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, gxis grandigxos mia filo SXela. CXar li timis, ke eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj eklogxis en la domo de sia patro.

Leviticus 10:14

14 Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.

Leviticus 5:15-19

15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero. 16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li. 17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon: 18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li. 19 GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.

Leviticus 27:13

13 Se la promesinto volos gxin elacxeti, li aldonu kvinonon al via takso.

Leviticus 27:15

15 Sed se la dedicxinto volos elacxeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj gxi restos lia.

Leviticus 19:8

8 Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

Leviticus 22:9

9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

Ezekiel 22:26

26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

Leviticus 7:18

18 Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

Leviticus 20:8

8 Kaj observu Miajn legxojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.

Psalms 38:4

4 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.

Isaiah 53:11-12

11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. 12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

1 Peter 2:24

24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

Leviticus 1:2

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon.

Leviticus 1:10

10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan, sendifektan.

Leviticus 7:16

16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi.

Leviticus 17:10

10 Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.

Leviticus 17:13

13 Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.

Leviticus 23:38

38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.

Numbers 15:3

3 kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj:

Numbers 15:14-16

14 Kaj se logxas inter vi fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras. 15 Por la tuta komunumo devas esti unu legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux la Eternulo. 16 Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi.

Deuteronomy 12:6

6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

Deuteronomy 12:17

17 Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;

Deuteronomy 16:10

10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.

Psalms 22:25

25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

Psalms 56:12

12 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.

Psalms 61:5

5 CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

Psalms 61:8

8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.

Psalms 65:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

Psalms 66:13

13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

Psalms 116:14

14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo.

Psalms 116:18

18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo,

Ecclesiastes 5:4

4 Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.

Jonah 1:16

16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.

Jonah 2:9

9 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.

Nahum 1:15

15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.

Acts 18:18

18 Kaj Pauxlo, restinte post tio ankoraux dum multe da tagoj, adiauxis la fratojn, kaj de tie sxipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, cxar li faris sanktan promeson.

Exodus 12:5

5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

Leviticus 1:3

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

Leviticus 4:32

32 Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.

Matthew 27:4

4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

Matthew 27:19

19 Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

Matthew 27:24

24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.

Matthew 27:54

54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.

Luke 23:14

14 diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;

Luke 23:41

41 Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan.

Luke 23:47

47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.

John 19:4

4 Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.

2 Corinthians 5:21

21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

Ephesians 5:27

27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

Hebrews 9:14

14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

1 Peter 1:19

19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

1 Peter 2:22-24

22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; 23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta; 24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

Leviticus 22:25

25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon.

Deuteronomy 15:21

21 sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 17:1

1 Ne oferbucxu al la Eternulo, via Dio, bovon aux sxafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonajxon; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.

Malachi 1:8

8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 1:13-14

13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo. 14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

Genesis 28:20

20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi,

Genesis 35:1-3

1 Kaj Dio diris al Jakob: Levigxu, iru al Bet-El kaj logxu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav. 2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn. 3 Kaj ni levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.

Leviticus 3:1

1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon.

Leviticus 3:6

6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu.

Leviticus 7:11-38

11 Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero. 14 Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro. 18 Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon. 19 La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo. 20 Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo. 21 Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo. 22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu. 24 La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas. 25 CXar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el sia popolo. 26 Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj. 27 CXiu, kiu mangxos ian sangon, ekstermigxos el sia popolo. 28 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 29 Diru al la Izraelidoj jene:Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj; 30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo. 31 Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj. 32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro. 33 Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto: 34 cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj. 35 Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo, 36 parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj generacioj. 37 Tio estas la legxo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero; 38 kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.

Numbers 15:8

8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo,

Deuteronomy 23:21-23

21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj estos sur vi peko. 22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko. 23 Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via busxo.

Psalms 50:14

14 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.

Proverbs 7:14

14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson.

Ecclesiastes 5:4-5

4 Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu. 5 Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.

Leviticus 1:9

9 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 1:13

13 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 3:3

3 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

Leviticus 3:5

5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 21:18-21

18 CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, 19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon, 20 nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. 21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

Leviticus 22:20

20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon.

Leviticus 21:18

18 CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

Leviticus 21:20

20 nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

Deuteronomy 23:1

1 Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

Leviticus 21:8

8 Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

Leviticus 21:21-22

21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio. 22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.

Numbers 16:40

40 memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimigxu, por incensi antaux la Eternulo, por ke li ne farigxu kiel Korahx kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.

Ezra 6:8-10

8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu. 9 Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto, 10 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo, kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj.

Malachi 1:7-8

7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora. 8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 1:12-14

12 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora.

Ephesians 2:12

12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.

1 John 5:18

18 Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.

Exodus 22:30

30 Tiel same agu kun via bovo kaj via sxafo; sep tagojn gxi restu kun sia patrino, en la oka tago donu gxin al Mi.

Leviticus 12:2-3

2 Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monatajxa suferado sxi estos malpura. 3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

Leviticus 19:23-24

23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj. 24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

Exodus 23:19

19 La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

Exodus 34:26

26 La komencajxon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

Deuteronomy 22:6-7

6 Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu arbo aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj; 7 la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.

Leviticus 7:12-15

12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero. 14 Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.

Psalms 107:22

22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Psalms 116:17

17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

Hosea 14:2

2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

Amos 4:5

5 Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

1 Peter 2:5

5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

Exodus 16:19-20

19 Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno. 20 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.

Leviticus 7:15-18

15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro. 18 Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

Leviticus 19:7

7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

Leviticus 18:4-5

4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio. 5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 19:37

37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

Numbers 15:40

40 por ke vi memoru kaj plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio.

Deuteronomy 4:40

40 Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.

1 Thessalonians 4:1-2

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2 CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.

Exodus 19:5-6

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Leviticus 10:3

3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

Leviticus 21:15

15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

Leviticus 22:2

2 Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi:Mi estas la Eternulo.

Isaiah 5:16

16 Sed la Eternulo Cebaot altigxos en la jugxo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.

Matthew 6:9

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

Luke 11:2

2 Kaj li diris al ili:Kiam vi pregxas, diru:Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno.

John 17:17

17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.

1 Corinthians 1:2

2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:

Exodus 6:7

7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.

Exodus 20:2

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Leviticus 11:45

45 CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.

Leviticus 19:36

36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

Leviticus 25:38

38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

Numbers 15:41

41 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.