Luke 1:26 Cross References - Esperanto

26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,

Matthew 2:23

23 kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

Luke 1:19

19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

Luke 2:4

4 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,

John 1:45-46

45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.

John 7:41

41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.