Luke 20:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.

Isaiah 5:4

4 Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?

Jeremiah 36:3

3 Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.

Jeremiah 36:7

7 Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo.

Hosea 6:4

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

Hosea 11:8

8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato.

Matthew 3:17

17 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Matthew 17:5

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

Luke 9:35

35 Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu.

John 1:34

34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.

John 3:16-17

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

John 3:35-36

35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

Romans 8:3

3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

Galatians 4:4

4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

1 John 4:9-15

9 Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. 10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. 11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian. 12 Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni; 13 jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni. 14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. 15 En cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.