Luke 24:19 Cross References - Esperanto

19 Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;

Matthew 21:11

11 Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

Mark 1:24

24 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

Luke 7:16

16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

John 3:2

2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

John 4:19

19 La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.

John 6:14

14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

John 7:40-42

40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis?

John 7:52

52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

Acts 2:22

22 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,

Acts 7:22

22 Kaj Moseo estis instruita en la tuta sagxeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.

Acts 10:38

38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.