41 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?
Luke 24:41 Cross References - Esperanto
Genesis 45:26-28
26 Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraux, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuzigxis, cxar li ne kredis al ili.
27 Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis.
28 Kaj Izrael diris: Suficxas, ke mia filo Jozef ankoraux vivas: mi iros kaj vidos lin, antaux ol mi mortos.
Job 9:16
16 Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,
Psalms 126:1-2
John 16:22
22 Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.
John 21:5
5 Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li:Ne.
John 21:10-13
10 Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis.
11 Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis.
12 Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro.
13 Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon.