Luke 24:50 Cross References - Esperanto

50 Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.

Genesis 14:18-20

18 Kaj Melkicedek, regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero; 20 kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio.

Genesis 27:4

4 kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.

Genesis 48:9

9 Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio cxi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.

Genesis 49:28

28 Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.

Numbers 6:23-27

23 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili: 24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu; 25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; 26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon. 27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

Matthew 21:17

17 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

Mark 10:16

16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

Mark 11:1

1 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,

Acts 1:12

12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojagxo.

Hebrews 7:5-7

5 Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti lauxlegxe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; 6 sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonajxon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. 7 Sed ekster cxia kontrauxparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.