Luke 6:14 Cross References - Esperanto

14 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon

Matthew 4:18

18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.

Matthew 4:21

21 Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

Matthew 10:3

3 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo,

Mark 1:19

19 Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn.

Mark 1:29

29 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.

Mark 5:37

37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.

Mark 9:2

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;

Mark 14:33

33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi.

Luke 5:8

8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.

Luke 5:10

10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.

John 1:40-42

40 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

John 1:45

45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.

John 6:5

5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu?

John 6:8

8 Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:

John 14:8

8 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos.

John 21:15-24

15 Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn. 16 Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj. 17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn. 18 Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljunigxos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. 19 Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min. 20 Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). 21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu? 22 Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. 23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? 24 Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

Acts 1:13

13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.

Acts 12:2

2 Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano.

2 Peter 1:1

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.