38 Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:
Luke 8:38 Cross References - Esperanto
Exodus 12:25-27
25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.
26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?
27 tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.
Exodus 13:8-9
8 Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:GXi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo.
9 Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
Exodus 13:14-16
14 Kaj kiam via filo morgaux vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
15 kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo gxis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo cxiun utermalfermintan virseksulon, kaj cxiun unuenaskiton el miaj filoj mi elacxetas.
16 Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
Deuteronomy 10:20-21
Psalms 27:4
4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psalms 32:7
7 Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.
Psalms 71:17-18
Psalms 78:3-6
3 Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
4 Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,
6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.
Psalms 107:21-22
Psalms 107:31-32
Psalms 111:2-4
Psalms 116:12
12 Kion mi redonu al la Eternulo Por cxiuj Liaj bonfaroj al mi?
Psalms 116:16
16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
Psalms 145:3-12
3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.
10 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
Isaiah 63:7-13
7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la lauxdon al la Eternulo, pro cxio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.
8 Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li farigxis ilia Savanto.
9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.
10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.
11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
13 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis?
Mark 5:18-20
18 Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.
Luke 8:28
28 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
Luke 8:37
37 Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.
Acts 9:13-16
13 Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;
14 kaj cxi tie li havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas vian nomon.
15 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj;
16 cxar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
Galatians 1:23-24
Philippians 1:23
23 CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;
1 Timothy 1:13-16
13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante;
14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;
16 tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.