Mark 14:3 Cross References - Esperanto

3 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.

Song of Songs 4:13-14

13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj; 14 Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun cxiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromajxoj;

Song of Songs 5:5

5 Mi levigxis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidajxo, Sur la riglilo de la seruro.

Matthew 21:17

17 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

Matthew 26:6-13

6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo, 7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo. 8 Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9 Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj. 10 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi. 11 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas. 12 CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo. 13 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

Luke 7:37-39

37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo, 38 kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo. 39 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.

John 11:2

2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj.

John 12:1-8

1 Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2 Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo. 3 Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo. 4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: 5 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? 6 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin. 7 Sed Jesuo diris:Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo. 8 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.