Matthew 10:23 Cross References - Esperanto

23 Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.

Matthew 2:13

13 Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.

Matthew 4:12

12 Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;

Matthew 12:14-15

14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi. 15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

Matthew 16:28

28 Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

Matthew 23:34

34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;

Matthew 24:27

27 CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo.

Matthew 24:30

30 kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

Matthew 24:48

48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas;

Matthew 25:13

13 Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.

Matthew 26:64

64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

Mark 13:26

26 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

Luke 4:29-31

29 kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren. 30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo. 31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;

Luke 18:8

8 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

Luke 21:27

27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

John 7:1

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin.

John 10:39-42

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano. 40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li.

John 11:53-54

53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi. 54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

Acts 8:1

1 Kaj Sauxlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komencigxis granda persekutado kontraux la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj cxiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.

Acts 9:24-25

24 sed ilia konspiro sciigxis al Sauxlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi; 25 sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.

Acts 13:50-51

50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al Ikonio.

Acts 14:6-7

6 sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon; 7 kaj tie ili proklamis la evangelion.

Acts 14:19-20

19 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis. 20 Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.

Acts 17:10

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.

Acts 17:14

14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux tie.

Acts 20:1

1 Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.