Matthew 13:43 Cross References - Esperanto

43 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

Daniel 12:3

3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj eterne.

Matthew 11:15

15 Kiu havas orelon por auxdi, tiu auxdu.

Matthew 25:34

34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

Matthew 25:36

36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.

Matthew 26:29

29 Sed mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el cxi tiu frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan kun vi en la regno de mia Patro.

Luke 12:32

32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

Luke 22:29

29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;

1 Corinthians 15:41-54

41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro. 42 Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco; 43 gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco; 44 gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo. 45 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito. 46 Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita. 47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo. 48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj. 49 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo. 50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. 51 Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos, 52 en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos. 53 CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon. 54 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

James 2:5

5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

Revelation 21:3-5

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. 5 Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

Revelation 21:22-23

22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.