Matthew 23:33 Cross References - Esperanto

33 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?

Genesis 3:15

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Psalms 58:3-5

3 De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris. 4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon, 5 Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.

Isaiah 57:3-4

3 Sed venu cxi tien vi, ho filoj de sorcxistino, idoj de adultulo kaj malcxastulino! 4 Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,

Matthew 3:7

7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

Matthew 5:22

22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.

Matthew 12:34

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.

Matthew 21:34-35

34 Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.

Matthew 23:13-15

13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi sxlosas la regnon de la cxielo kontraux la homoj; cxar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. 14 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe pregxas; tial vi ricevos pli severan kondamnon. 15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi cxirkauxiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia farigxis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

Luke 3:7

7 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

John 8:44

44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.

2 Corinthians 11:3

3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

Hebrews 2:3

3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

Hebrews 10:29

29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

Hebrews 12:25

25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,

Revelation 12:9

9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.