Matthew 24:10 Cross References - Esperanto

10 Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

Micah 7:5-6

5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; 6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

Matthew 10:21

21 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.

Matthew 10:35-36

35 CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon; 36 kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.

Matthew 11:6

6 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

Matthew 13:21

21 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.

Matthew 13:57

57 Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.

Matthew 26:21-24

21 kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. 22 Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi? 23 Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

Matthew 26:31-34

31 Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros. 32 Tamen, post mia relevigxo mi iros antaux vi en Galileon. 33 Sed Petro responde diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos pro vi, mi neniam ofendigxos. 34 Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke en cxi tiu nokto, antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

Mark 4:17

17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.

Mark 13:12

12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.

Luke 21:16

16 Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.

John 6:60-61

60 Multaj do el liaj discxiploj, auxdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin auxskulti? 61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin?

John 6:66-67

66 CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri?

2 Timothy 1:15

15 Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

2 Timothy 4:10

10 cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

2 Timothy 4:16

16 CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.