Matthew 24:5 Cross References - Esperanto

5 CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.

Jeremiah 14:14

14 Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.

Jeremiah 23:21

21 Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.

Jeremiah 23:25

25 Mi auxdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malverajxon; ili diras:Mi songxis, mi songxis.

Matthew 24:11

11 Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn.

Matthew 24:24

24 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.

John 5:43

43 Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.

Acts 5:36-37

36 CXar antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent; kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj nuligxis. 37 Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis.

Acts 8:9-10

9 Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; 10 al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, dirante:CXi tiu homo estas la granda potenco de Dio.

1 John 2:18

18 Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.

Revelation 13:8

8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.