Nehemiah 12:47 Cross References - Esperanto

47 CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.

Numbers 18:21-29

21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon. 24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon. 25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo. 27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo. 28 Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron. 29 El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan.

2 Chronicles 31:5-6

5 Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis. 6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.

Nehemiah 10:35-39

35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo; 36 ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio. 37 Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron. 38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo. 39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

Nehemiah 11:23

23 CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro.

Nehemiah 12:1

1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,

Nehemiah 12:12

12 En la tempo de Jojakim estis pastroj cxefoj de patrodomoj:de la domo de Seraja:Meraja; de la domo de Jeremia:HXananja;

Nehemiah 12:26

26 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jesxua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Nehxemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.

Nehemiah 13:10-12

10 Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo. 11 Tiam mi faris pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj. 12 Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

Malachi 3:8-10

8 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj. 9 Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo. 10 Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.

Galatians 6:6

6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.