Numbers 21:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

Exodus 6:9

9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.

Numbers 14:25

25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro.

Numbers 20:18-23

18 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li. 22 Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, cxe la limo de la lando Edoma, dirante:

Numbers 20:27

27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo.

Numbers 32:7

7 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?

Numbers 32:9

9 Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.

Numbers 33:41

41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.

Deuteronomy 1:40

40 Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro.

Deuteronomy 2:5-8

5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir. 6 Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku; 7 cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi. 8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

Judges 11:18

18 kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.

Acts 14:22

22 firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.

1 Thessalonians 3:3-4

3 por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. 4 CXar kiam ni estis cxe vi, ni antauxdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.