23 cxion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj gxi estos pura, tamen per puriga akvo oni gxin pekpurigu; cxion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.
Numbers 31:23 Cross References - Esperanto
Leviticus 11:32
32 Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.
Leviticus 15:17
17 Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.
Numbers 8:7
7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
Numbers 19:9
9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka.
Numbers 19:17
17 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon;
Isaiah 43:2
2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.
Zechariah 13:9
9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.
Malachi 2:2-3
2 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
3 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
Matthew 3:11
11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
1 Corinthians 3:13
13 cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas.
Ephesians 5:26
26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto,
Titus 3:5-6
1 Peter 1:7
7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;
1 Peter 3:21
21 kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo;
1 Peter 4:12
12 Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;
Revelation 3:18
18 mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.