Numbers 33:40 Cross References - Esperanto

40 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la sudo de la lando Kanaana, auxdis, ke venas la Izraelidoj.

Numbers 21:1-9

1 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la Sudo, auxdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraux Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn. 2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn. 3 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma. 4 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo. 5 Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo. 6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael. 7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo. 8 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.