Numbers 6:7 Cross References - Esperanto

7 Ne cxe sia patro, nek cxe sia patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.

Leviticus 21:1-2

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo; 2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;

Leviticus 21:10-12

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn. 11 Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia patrino li sin ne malpurigu. 12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; cxar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li:Mi estas la Eternulo.

Numbers 9:6

6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;

Ezekiel 44:25

25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne farigxi malpura; nur por la patro aux la patrino, por filo aux filino, por frato aux needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.