12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.
Numbers 8:12 Cross References - Esperanto
Exodus 29:10
10 Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.
Leviticus 1:4
4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.
Leviticus 4:20
20 Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.
Leviticus 4:35
35 Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 5:7
7 Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.
Leviticus 5:9-10
Leviticus 8:14
14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
Leviticus 8:18
18 Kaj li alkondukis la virsxafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.
Leviticus 8:34
34 Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.
Leviticus 9:7
7 Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.
Leviticus 14:19-20
Leviticus 14:22
22 kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
Leviticus 16:6
6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.
Leviticus 16:11
11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj bucxos sian bovidon de pekofero.
Leviticus 16:16-19
16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpurajxojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en cxiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpurajxoj.
17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, gxis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.
18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaux la Eternulo, kaj pekliberigos gxin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro cxirkauxe.
19 Kaj li aspergos gxin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos gxin kaj sanktigos gxin de la malpurajxoj de la Izraelidoj.
Leviticus 16:21
21 kaj Aaron metos siajn ambaux manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super gxi cxiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj cxiujn iliajn krimojn kaj cxiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos gxin per speciala homo en la dezerton.
Numbers 6:14
14 kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virsxafon sendifektan kiel pacoferon,
Numbers 6:16
16 Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
Numbers 8:8
8 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
Hebrews 9:22
22 Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.
Hebrews 10:4-10
4 CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.
5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;
6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis.
7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!
8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo),
9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.
10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.