Proverbs 24:16 Cross References - Esperanto

16 CXar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen levigxos; Sed malvirtuloj implikigxas en la malfelicxo.

1 Samuel 26:10

10 Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.

1 Samuel 31:4

4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

Esther 7:10

10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

Job 5:19

19 En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.

Psalms 7:16

16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

Psalms 34:19

19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

Psalms 37:24

24 Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

Psalms 52:5

5 Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

Proverbs 13:17

17 Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.

Proverbs 14:32

32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

Proverbs 28:14-18

14 Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon. 15 Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo. 16 Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos. 17 Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu. 18 Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos.

Amos 5:2

2 Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

Amos 8:14

14 kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.

Micah 7:8-10

8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi. 9 La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon. 10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

Acts 12:23

23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

2 Corinthians 1:8-10

8 CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo; 9 ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, 10 kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

2 Corinthians 4:8-12

8 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10 cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo. 11 CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno. 12 La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

2 Corinthians 11:23-27

23 CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte. 24 De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. 25 Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro; 26 en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj; 27 en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.

1 Thessalonians 5:3

3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

Revelation 18:20-21

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo. 21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.