Proverbs 24:30 Cross References - Esperanto

30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo;

Job 4:8

8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;

Job 5:27

27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

Job 15:17

17 Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,

Psalms 37:25

25 Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

Psalms 107:42

42 La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.

Proverbs 6:6-19

6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu. 7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton, 8 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon. 9 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo? 10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado; 11 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita. 12 Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica, 13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj; 14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En cxiu tempo li semas malpacon. 15 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos. 16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon, 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

Proverbs 6:32

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

Proverbs 10:13

13 Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo.

Proverbs 12:11

11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo.

Ecclesiastes 4:1-8

1 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto. 2 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun; 3 kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno. 4 Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo. 5 Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon. 6 Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo. 7 Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno: 8 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.

Ecclesiastes 7:15

15 CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.

Ecclesiastes 8:9-11

9 CXion cxi tion mi vidis, kaj mi atentis cxiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono. 10 Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo. 11 CXar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj, tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.