8 Ne komencu tuj disputi; CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
Proverbs 25:8 Cross References - Esperanto
2 Samuel 2:14-16
14 Kaj Abner diris al Joab:La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni. Kaj Joab diris:Ili levigxu.
15 Kaj levigxis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Isx- Bosxet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.
16 Kaj ili kaptis cxiu la kapon de sia kontrauxulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontrauxulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.
2 Samuel 2:26
26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:CXu eterne mangxados la glavo? cxu vi ne scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo cxesigi la atakadon de siaj fratoj?
2 Kings 14:8-12
8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
9 Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
10 Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.
12 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.
Proverbs 14:12
12 Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.
Proverbs 17:14
14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaux ol gxi tro vastigxis, forlasu la malpacon.
Proverbs 18:6
6 La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn.
Proverbs 30:33
33 CXar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kauxzas malpacon.
Jeremiah 5:31
31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Matthew 5:25
25 Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.