Proverbs 30:8 Cross References - Esperanto

8 Falsajxon kaj mensogajxon forigu de mi; Malricxecon kaj ricxecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

Genesis 28:20

20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi,

Genesis 48:15-16

15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago, 16 la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.

Exodus 16:15

15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

Exodus 16:18

18 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.

Exodus 16:21-22

21 Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis. 22 Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.

Exodus 16:29

29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

Exodus 16:35

35 Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.

2 Kings 25:30

30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.

Job 23:12

12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

Psalms 62:9-10

9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo. 10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

Psalms 119:29

29 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.

Psalms 119:37

37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

Proverbs 21:6

6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

Proverbs 22:8

8 Kiu semas maljustajxon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompigxos.

Proverbs 23:5

5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

Ecclesiastes 1:2

2 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.

Isaiah 5:18

18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per sxnuroj de vanteco kaj pekon kvazaux per cxenoj de cxaroj;

Isaiah 59:4

4 Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.

Jeremiah 37:21

21 Tiam la regxo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj, gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

Jeremiah 52:34

34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.

Matthew 6:11

11 Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Luke 11:3

3 Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon.

John 2:8

8 Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.

Acts 14:15

15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

1 Timothy 6:6-8

6 Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo; 7 cxar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; 8 sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.