Psalms 19:5 Cross References - Esperanto

5 Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

Ecclesiastes 1:5

5 Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Isaiah 62:5

5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.

John 3:29

29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis.

1 Corinthians 9:24-26

24 CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. 25 Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. 26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;

Philippians 3:13-14

13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe, 14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.

Hebrews 12:1-2

1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan, 2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.